Fermer

Faire un don

Rappel des status de l'association FORMINDEP

Article 8 - Ressources

Le conseil d’administration, en cas de doute, s’assure que l’origine des dons, avantages ou subventions proposés à l’association ne contreviennent pas aux objectifs de l’association précisés dans l’article 2 des présents statuts.

Les ressources de l’association comprennent :

Le Formindep étant une association reconnue d’intérêt général, faire un don génère l'envoi par courriel d'un reçu fiscal permettant une réduction d'impôt.


l'association Formindep

S'abonner à notre lettre d'information

Espace Adhérents

Renomumante "Testo de cigareda dependeco" sian faman kaj tutmondan "Teston de nikotina dependeco", Karlo Fagerstromo malkontestas ke nikotino ne tute klarigas la tabakan dependecon. Tiu artikolo devus agi kiel bombo. Sed verŝajne tio ne okazos. Malgraŭ la fameco de la aŭtoro, oni povas konjekti ke ĝi ne resonados.

Version française ici

La testo de Fagerstromo

Ĉu ekzistas sukceso pli bela kaj tutmonda ol tiu de la Testo de nikotina dependeco de Fagerstromo, ĉieesta, tradukita al ĉiu lingvo ? Verdire, naskiĝinta de la surmerkatigo de nikotinaj medikamentoj, ĝi estas nedisigebla de ili. Ĉio komenciĝis kun Ove Fernö, sveda kemiisto de la LEO-a firmao, aŭtentika esploristo. Dum intervjuo, li rakontas la fascinan sagaon de la finpretigo de nikotina maĉgumo, de 1967 ĝis la patentiĝo en 1978. Laŭ sia memprovo, li estis konvinkita ke la nikotino estas la nura kaŭzo de la tabaka dependeco [1]. Tamen la teamo de Russello en Londono jam tion kontestis [2].

Karlo Fagerstromo, diplomita pri psikologio en 1975, tiam laboris por prepari sian tezon, uzante la LEO-an maĉgumon. En 1978 li proponas demandaran teston por taksi la dependecon de fumantoj, t.e. la FTQ (Fagerström Tolerance Questionnaire - Fagerstromo- Demandaro pri Tolereco). Tiu titolo estas neŭtrala kaj iomete nekomprenebla, sed Fagerstromo krome klare esprimis ke ĝia celo estas mezuri nikotinan dependecon, kiun li rigardas kapabla klarigi la tabakan dependecon [3]. En 1983, la firmao LEO iĝas Pharmacia & Upjohn, en kiu li iĝas direktoro pri scienca informado pri nikotinaj medikamentoj.

Sed rapide faktoriala analizo de Heatherton elmontris kiel tiu FTQ estas amatora, ne konsideras la akceptitajn kriteriojn por konstrui demandarojn. Du sendependaj demandoj sufiĉas por resumi la tutan teston : 1.- La horo de la unua cigaredo en la tago, kiu verŝajne esprimas la kemian bezonon, kaj 2.- La nombro de cigaredoj fumitaj tage, kiu esprimas la impulson de la ekbruliga gesto [4]. Tio estus signifinta la finon de tiu testo. Sed du jarojn poste, Fagerstromo savas ĝin. Li asociiĝis kun la teamo de Heatherton por proponi novan teston, la FTND (Fagerström Test for Nicotine Dependence - Fagerstromo Testo por Nikotina Dependeco) [5]. En tiu nova versio malaperas la nura demando pri nikotino, t.e. la nikotina produktokvanto de cigaredoj, ĉar ĝi ne estas ligita kun biologiaj mezuroj. Malaperas ankaŭ la demando pri inhalo. Havante nur 6 kondutajn demandojn, tiu testo povas mezuri nur la cigaredan dependecon. Paradokse, la titolo prezentas ĝin de tiam kiel mezuro de la nikotina dependeco.

Sed en 2011 Fagerstromo retiriĝas, kaj mortigas sian infanon [6]. Uzante ĉiujn argumentojn, kiujn mi raportis al li en 1989 en la 5-a Tago de la Tabaka Dependeco en Parizo, kie mi invitis lin, li renomas sian faman teston, kiu iĝas "Fagerstromo Testo de Cigareda Dependeco" FTCD ! Mi tre ĝojas pri tiu racia ŝanĝo. Sed kial tiel malfrue ?

La komerca graveco de la dogmo de "nikotina dependeco"

Kio estus pli bona ol testo de nikotina dependeco por pravigi uzon de "nikotinaj substituaĵoj". Gravis kredigi ke la nura nikotino estas LA dependiga drogo de tabako. Dum pli ol 30 jaroj, martele ripetadata en kongresoj, gazetaro, en la 1988-raporto de la usona "Surgeon General" (konsilanto de la usona registaro pri sano), skandale titolita "Nicotine Addiction- Nikotina Dependeco), tiu sofismo fariĝis dogmo. Ĉiu povas taksi sian dependecon en popolaraj revuoj, dum kontraŭtabakaj agadoj en lernejoj, aŭ dum la manifestadoj de la tutmonda sentabaka tago je la 31-a de majo. La premo estas tiel forta, ke nikotinaj medikamentoj iĝas la norma kuracado. Uzi nuran placebon en klinikaj komparoj estas rigardata kiel kontraŭetika. La "Testo de nikotina dependeco" aperas en la "Rekomendoj pri bonaj praktikoj" de l’AFSSAP (franca registara organizo pri la sano kaj medikamentoj [7], kiu konsilas adapti la nikotinan kuracadon laŭ la poentaro je la testo de Fagerstromo. Tio elmontras la gravecon, kiun ĝi atribuas al tiu poentaro, kaj la ligilon kun la kuracado.

Dum pli ol 30 jaroj, dank’ al sia testo, Fagerstromo estadis unu el la plej efikaj leviloj por plifortigi tiun dogmon pri la nura rolo de nikotino rilate al la cigareda dependeco. Tiu testo ne estas vere interesa, ĉar du demandoj sufiĉus por taksi la kroĉiĝon de fumanto al tabako. Sed nombra poentaro plaĉas al homoj, kiuj ŝatas taksi sin. Tamen tio enhavas malbonajn efikojn, ĉar malgranda poentaro trankviligas fumanton, kiu rigardante sin kiel ete aŭ ne dependanta, perdas kialon por fumĉesi. Kontraŭe, granda poentaro eble senkuraĝigas lin pro la auntaŭvidebla tasko, kiun li devas alfronti. Fakte kaj praktike, la prognoza intereso de tiu testo estas nula. La nura konsekvenco estas havi argumenton por pravigi uzon de pli multe da pli fortaj maĉgumoj.

Plie, atribui al la nura nikotino la kaŭzon de la tabaka dependeco havis gravegan konsekvencon. Amasegoj de esploroj pri nikotino akumuliĝas, financitaj de la esploro-disvolvado de farmaciaj firmaoj, kiuj iafoje sukcesas altiri publikan monon, por la malprofito de esploroj pri tabako. Eĉ se oni obeas al imperialismo de la angla lingvo, kiel akceptigi en anglosaksa revuo, tute vasaligita de firmaoj, la plej malfortan kritikon de tiel absoluta vero, por provi instigi esplorojn pri tabako, la nura produkto, kiu sen iu ajn dubo, kreas dependecon ?

La SRNT-o (Society for Research on Nicotine and Tobacco - Societo por esploro pri Nikotino kaj Tabako), en kiu Fagerstromo estis en 1994 fondinto-membro, poste Prezidanto de la Eŭropa sekcio, konstituas unu el la apogiloj de tiu politiko.

Tia plenŝanĝiĝo devus konstitui bombon

Tia opinioekŝanĝiĝo de kontraŭtabaka heroldo, kiu tiel subtenadas la nikotinan dogmon, nepre devus agi kiel bombo. Tamen, laŭ la grandegaj koncernataj financaj interesoj, mi konjektas ke tio ne okazos. Se li pli frue publikigus tiun artikolon, ĝi ne krakus pli forte ol malseka petardo.

De longe Fagerstromo ne povis ignori tiun arbon, kiu kaŝas arbaron, tiun subpremon de gravegaj esploroj, profite al komerca disvolvado. Li tiel ne ignoris ke, en 2003, li skribis artikolon en la itala revuo "Tabaccologia" [8], kie li kritikas per la samaj vortoj la konceptaĵon de nikotina dependecon. Verdire, tiu revuo estas malofte referencata tiel ke ĝiaj artikoloj restadas nekonitaj. Plu ambigue, li protestas kontraŭ la malpermeso vendi snuson en Eŭropo, kiun decido de la Eŭropa Kortumo rifuzis nuligi en 2004 [9].

Konflitktoj de interesoj

Tiuj konfliktoj ne estas ekskluzive financaj. Publika agnosko, gloro, invitoj al kongresoj, skribaĵoj kaj esprimataj publikaj starpunktoj, memkonvinkoj iom post iom enŝlosas onin en reton, el kiu oni malfacile liberiĝas. Sed apogilo, kiun havigis lia prestiĝo ĉe la fabrikantoj de nikotinaj medikamentoj iĝis rompiĝema, ĉar en 2003 la firmao Pharmacia & Upjohn estis aĉetita de Pfizer. Nu, tiu firmao klare ne entuziasmiĝas pri nikotina substituaĵo. Ĝi preferas investi por Champix, tiel ke en 2006 ĝi vendis la medikamenton "Nicorette" al la firmao Johnson & Johnson (Mc Neil en Francio). Mi iam multe ŝatis la starpunkton de Fagerstromo favore al snuso. Necesis kuraĝo, konscii ke la forlaso de cigaredoj por snuso, kiun plenumis la duono de svedaj viroj, konstituas kolosan profiton por la sano. Sed la situacio iĝis neeltenebla, tute kontraŭa al interproksimiĝo de Fagerstromo kun Swedish Match [10], kiu fabrikas la snuson, do tiel rekte konkurencas la nikotinan substituaĵon, kaj al lia daŭra batalo kontraŭ tabako, profite al Big Pharma. Tio estas malfacile akceptebla. Tiu kolizio de interesoj kaŭzis lian eksiĝon en februaro 2004 kiel elektita Prezidanto de SRNT. Ĉar, plie, li en 2000 fondis kaj iĝis kundirektoro de la firmao Niconovum, filio de Swedish Match. Nu, plej lasta guto de feĉo ĉe la kalika fundo, Niconovum estis aĉetita en 2009 de la cigareda fabrikisto Reynolds. Neakceptinde. La nura honorinda eliro estis emeritiĝi, forlasi sian teston de nikotina dependeco, kiun Pfizer ne plu apogas, kaj proklamiĝi "Nedependa konsultisto", dank’ al deklaro de neesto de financado (no funding) kaj de intereso-ligoj.

Saisissez votre message

AVERTISSEMENT : les commentaires postéés en r&eacaute;ponse aux articles n'engagent pas le Formindep et sont publiés sous la seule responsabilité de leurs auteurs.

Le forum bénéficie d'une modération a priori. Les commentaires anonymes ou identifiés par un pseudo, ou ne respectant pas les règles légales ou de bienséance ne seront pas publiés.


Kiu vi estas ?